Internacia komunikado per Esperanto

Esperanto kiel kulturo de dauropov(ec)o
(Pliay argumentoy por ekologia amendo de la statuto de la Universala Esperanto -Asocio, UEA)

Estas 2 mayorioy en la mondo, se temas pri Esperanto: la unua tiu de la autoktonay esperantistoy en ilia diasporio, la alia tiu de la ceteray monday kuncivitanoy en iliay respektivay etnioy. & 1 simptomo estas komuna al ambau mayorioy: Ili konsideras esperanton kiel internacian lingvon, pli detale: la unua kiel lingvan pacigilon-interkomprenijilon por savenda homaro, la dua simple kiel superfluazhon, char nebezonatan & nenaturan lingvon de eternay mondplibonigemuloy. La problemo en ambau estas la fiksijo de la mensostato ye chefe unudiscipline, t.e. nur lingve, orientitay & orientantay kriterioy.

Novay epistemologiay & transdisciplinay alpashoy al futurinda perspektivo por la mondo pre- zentas la eblon de grandparte nelingva aliro al la memidenteco de neutrala internacia lingvo & esperantistay organizazhoy. Transdisciplineco integras sciencoyn, artoyn (intuicion), religioyn ktp. & la chiutagon por evoluigi raciayn paradigmoyn, kiuy (pli) adekvate respondas al la komplekseco de la Tero, ties geobiosfero & homrilatata mondo. Chefay kriterioy estas la nefiksijo ye 1 tipo de logiko, la nepra preteco al dialogo & diskutado & la triptiko de rigoro (en argumentado), de malfermiteco (en la mensostato) & de toleremo (en la praktika kunvivado) (Vd. “Charto de Transdisciplineco”, artikolo 14, http://basarab.nicolescu.perso.sfr.fr/ciret/english/charten.htm). Universitatnivele la “Akadmio de Natursciencoy Svisuyo” en la yaro 2006 formulis kiel 1 de siay celoy inter- & trans-disciplinan esploradon (http://wapedia.mobil/eo/Akademio_de_natursciencoj_Svisujo).

El chi nova malideologiisma fundamento evoluis en la lasta yardeko de la lukto pri medie, t.e. geobiosfere, & soci(al)e, t.e intra- & inter-generacie, nedetruema & yusta futuro sur chi Planedo la t.n. “kulturoy de dauropoveco”. La serchado pri chi kulturoy de dauropoveco nun forte survoyas, aparte en la landoy, kie la ekologiay konscio & konscienco estas altevoluatay.

Lau la universala naturo de la obyekto ankau la teoria & praktika agado koncerne neutrale internacian lingvon ne restas netushata de chi evoluo. La pure lingva-lingvistika aspekto ne plu sufichas. Ankau internacie enkondukenda neutrala lingvo devas submetiji al la postuloy de dauropoveco & idealkaze fariji parto de la kulturoy de dauropoveco.

Estas 2 chefay aspektoy chirilate:
1. Esperanto mem kiel lingvo prezentijas kiel imanente dauropova pro 2 evidentay kialoy:
1.1 Pro la redukto de porsociay riskoy per “demokratia 2-lingveco”.
1.2 Pro la redukto de pormediay riskoy per “evitado de priresursa disipado & albiosfera toksado”.

Se do neutrala internacia lingvo kiel Esperanto estas imanente dauropov-(ec)a komunikilo, ji lau sia trea naturo kompreneblas kiel la lingva parto de ekologia internacia komunikado.

2. La chefay Esperanto-organizazhoy jis nun ne eksplicite sin difinis lau la kriterioy de transdiscipineco (Vd.supre “Charto de Transdisciplineco”) &/au de dauropoveco.

Chirilate lastatempe aperis ankau kelkay diversay publikazhoy koncerne kriterioyn pri la kulturoy de dauropoveco (ekz. http://sachakagan.wordpress.com)). La chefay inter ili estas  1. resilienco, 2. la inter…, 3. sistempensado, 4. autoekopoiezio, 5. kunevoluoy, 6. malfermita etiko. Ne estu dubebla, chu la elitoy de la Esperanto-Movado progresis en chi direkto. Grava punkto chikoncerne estas la postulo pri autoekopoiezio, lau kiu sistemoy konstruadas sin mem en stato de komunikado kun sia medio, ekz. en la kunevoluado de biodiverseco & kultura diverseco. Evidentas en chi koncepto, ke estas socia, kultura & geobiosfera malavantajo kontrauefiki al la bio- stabiligay sistemoy de la geobiosfero per kultura agado. El tio klare montrijas, ke aplikado de Esperanto en la postondoy de ekologie detrua mondkoncepto ne povas esti bona solvo de la monda lingvoproblemo.

Evidentijas, ke ne nur la racio de la ordinara homo (& esperantoparolanto) en la strato, sed ankau la transdisciplina diskurso pri dauropoveco & ties kulturoy eldevigas ekologian amendon de la UEA-statuto, tiel, ke apud la paco & la Homay Raytoy la dauropoveco fariju oficiala bazo de la UEA-laboro. Simila validas por aliay organizazhoy de la oficiala esperantismo.
Chicele la “Asocio de Verduloy Esperantistay” (AVE) dum la UK en Montpeliero oficiale pro- ponis yam 1998-09-06 chitipan amendon (www.verduloj.org/34/Aveno_34.pdf). Ji tekstas jene:
“…amendi la UEA-statuton per kroma punkto A.3.d (rilato al la statuto de 1980): ‘Eduki inter siay membroy la konsciencon, ke iliay agadoy devas akordi kun la Principo de Dauripova Evoluo sur nia Planedo’.”
Certe oni hodiau povus elekti alian frazon. Ankau atentigo pri la imanente ekologia identeco de Esperanto eble taugus, char el tia identeco ya kvazau automate sekvus la respektiva agado.

Chiukaze gravas & urjas, ke oni en la 2011-yara UK en Kopenhago pritraktu tion.
Wolfgang Guenther
(UEA, SAT, AVE)
w.guenther.esperanto@web.de
2011yan14

By Wolfgang Günther

Wolfgang GUENTHER (1941) D-ro med, anestezisto, ekologo, artisto (poshtarto, liriko), esperantisto (kunfondinto de la Asocio deVerduloy Esperantistay - AVE, www.verduloj.org/ave_de.htm). Germano, vivanta en Hispanio. Chefe interesijas pri aplikado de esperanto kadre de kulturoy de dauropoveco (strebas al ekologia amendo de la statuto de la Universala Esperanto-Asocio - UEA, aktuala agado celas tion efektivigi dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago 2011). Eldonas chiuyare la almanakon "Kiosko de Levanto - libera, skeptika, transkultura", kiu estas poliglota artistolibro kun esperanto kiel komuna lingvo sur neprofita bazo & kun kompenso de la produktkostoy per investo en rearbarigay proyektoy. La libro haveblas ye la autoro. Chi proyekto sin prezentas sub la nomo "NULA HORO - Transnacia Artokoncepto kun Esperanto kiel Komuna Lingvo", en kiu kunlaboras kelkay aliay esperantistoy & membroy de EGO (Esperanto-Grupo Guardamar del Segura). W. Guenther. AP 270, 03170 Rojales - Ciudad Quesada (Alicante), Hispanio - Spain w.guenther.esperanto@web.de