AVE – amendopropono por la UEA-Statuto

aktuala versio 2010-11-14

Historio de la propono de AVE amendi la UEA-Statutojn per "Dauripoveco":
1998 je la postkongresa seminario al la UK en Montpellier, en Larzac-Regiono,
	AVE diskutis la statuton de UEA - kaj sekve sendis leteron por amendi la statuton.

1999 dum la UK en Berlino okazis vochdono pri ni amendo-propono ene de UEA, bedaurinde negative.

2006 la UK-temo en Florenco estis: "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daurigebla evoluo",
	sed ne eblis diskuti nian amendon (letero de 1998-09-06 al UEA):

2011 UK en Kopenhago, tie okazos (espereble) diskuto pri nia amendo - kaj eble la akcepto.



La proponita peto de la jaro 1999 estis - kaj ankorau estas: Amendi la UEA-Statuton per kroma punkto A.3.d (la proponita cifero 3d rilatas al la statuto de 1980): "eduki inter siaj membroj la konsciencon, ke iliaj agadoj devas akordi kun la Principo de Dauripova Evoluo sur nia planedo" -- Kaj jen kroma argumento, sendita de Wolfgang Guenther (EcoMed): Argumento por la amendo je Dauropoveco (NHA-literumado) NHA = Nova Help Alfabeto: restas: ch, sh, u; shanjijas: gh > j; hh > kh; jh > zh; j > y

By Wolfgang Günther

Wolfgang GUENTHER (1941) D-ro med, anestezisto, ekologo, artisto (poshtarto, liriko), esperantisto (kunfondinto de la Asocio deVerduloy Esperantistay - AVE, www.verduloj.org/ave_de.htm). Germano, vivanta en Hispanio. Chefe interesijas pri aplikado de esperanto kadre de kulturoy de dauropoveco (strebas al ekologia amendo de la statuto de la Universala Esperanto-Asocio - UEA, aktuala agado celas tion efektivigi dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago 2011). Eldonas chiuyare la almanakon "Kiosko de Levanto - libera, skeptika, transkultura", kiu estas poliglota artistolibro kun esperanto kiel komuna lingvo sur neprofita bazo & kun kompenso de la produktkostoy per investo en rearbarigay proyektoy. La libro haveblas ye la autoro. Chi proyekto sin prezentas sub la nomo "NULA HORO - Transnacia Artokoncepto kun Esperanto kiel Komuna Lingvo", en kiu kunlaboras kelkay aliay esperantistoy & membroy de EGO (Esperanto-Grupo Guardamar del Segura). W. Guenther. AP 270, 03170 Rojales - Ciudad Quesada (Alicante), Hispanio - Spain w.guenther.esperanto@web.de